Tre bone karaj!!!
Ŝajnas ke la evento estis ja tre interesa! Mi bedaŭras pro mia neiro, sed ja ne eblis.
Mi konsentas kun Tati, la lasta foto estis tre konvena! ;-)
Kaj nekredeble ke Wendel ĉeestis! Mi konis lin en Fortaleza, li estis el Olinda, PE. Li aldonis min en Skajpo, tamen mi ankoraŭ ne povis kontakti lin, kiel okazis al multaj personoj... ;-) Ho, tempo, tempo...
Nu, post mia reveno al Rio mi jam devis zorgi pri mil aferoj, mi provos baldaŭ ekrespondi la mesaĝojn, sendi la fotojn, ktp. Ricardo, tre amuzaj la muntaĵoj!! ;-)
Kaj mi gapas ke Henrique reaperis en la listo :-)
Ne miru, li ĉiam estis polemikulo tamen estas bona persono :-D
Harlen, kiam vi venos ja? Mi iros al Volta Redonda en la semajnfino de la proksima semajno, por la patrina tago kaj dum la semajno de 14 ĝis 18 mi tre verŝajne devos vojaĝi pro laboro. Tamen en la aliaj semajnoj mi estos ĉi tie, ĝis la feritago de Kristkorpo.
Pardonu min ke mi transformis ĉi noton al mesaĝo ;-))
Salute,